22.12.06

Pacema Nepalo

Iu virino en la sudorienta parto de Nepalo, hakmortigis sian edzon, kuiris partojn de lia korpo kaj manĝis dum kelkaj tagoj sekrete !!!

Okazis tiel ke la virino Indira Ĝimire, la patrino de kvar geinfanoj, estis iom mense malsana. Do dum iu malbona nokto la 25a majo, la virino, hakis sian edzon, Gopi Kriŝna Ĝimire, kiam li estis dormanta. La afero ne finis kun lia morto sed komenciĝis - ŝi kunportis ĉion aĵon en sia ĉambro kaj kuiris partojn de lia korpo kaj manĝis. La gefiloj konjektis ke ŝi multfoje iris en la ĉambro kaj kuiris la "viandon" kaj manĝis en la ĉambro.

La gefiloj demandis al ŝi pri sia patro kaj ŝi respondis ke li vojaĝis al alia vilaĝo. Ŝia ĉambro estis ĉiam ŝlosita.

Post kelkaj tagoj, io odoris malbone en la domo kaj oni suspektis pri la krimo barbara. La afero atingis al la policanoj kaj ili malfermis la ĉambron. La sceno ŝokis ilin ĉar estis viandaĵo sekita por manĝi en estonto kaj poto kun la sango. Ili poste trovis la preskuirujo kun la kapo de la mortita homo. Ili ankaŭ trovis aliajn partoj en la ĉambro.

La virino facile konfesis kaj diris al la policanoj, "Li volis ĉiam batali kun mi kaj mi hakis lin kiam li estis dormanta."

Raportis: Razeno

Libellés :

0 commentaires:

Enregistrer un commentaire

Abonnement Publier les commentaires [Atom]

<< Accueil